|
La kongresurboHerzberg am Harz, kiu de julio 2006 havas la oficialan kromnomon: 'la Esperanto-urbo', prezentos sin al internacia partoprenantaro, al amasmedioj, al ĉiuj vizitantoj. Herzberg kun siaj 15.000 loĝantoj situas sudrande de la nacia parko Harz. Unuafoje menciita kiel burgo Hiirsberc en 1143, ĝi fariĝis posedaĵo de la Welf-oj en 1158 per Henriko la Leono. La nuna konstruaĵo estiĝis en 1510 kaj estas la plej granda faktrabkonstruaĵo en Malsupra Saksio. En unu alo troviĝas la distrikta tribunalo, en alia la muzeo kaj eleganta restoracio.
La kastelturo kun siaj 8-angula tegmento, horloĝo kaj riĉaj figuraj skulptaĵoj estas majstroverko de la renesanco. Belaj fotoj kaj pliaj informoj pri la historio de la urbo, la vidindaĵoj, legendoj, interesaĵoj ankaŭ en Esperanto estas legeblaj sur la oficiala hejmpaĝo de urbo Herzberg am Harz: http://herzberg.de http://esperanto-urbo.de estas nia nova inform-paĝo, kie oni povos regule legi pri aktualaĵoj, okazaĵoj, Esperanto-rilataj eventoj. BONVENON! |