|
Ekskursoj
Ekskurso per 1. aŭto al Scharzfeld (Unukornulo-kaverno) (29.05.2009 vendrede) 2. buso al Goslar (01.06.2009 lunde) 3.a trajno al Sangerhausen (Rozoparko) (02.06.2009 marde) 3.b aŭto al St. Andreasberg (mineja muzeo) (02.06.2009 marde) 4. trajno al Braunschweig (03.06.2009 merkrede)
Vian preferon vi povas jam nun indiki al LKK alklakante la ekskursoferton sur la aliĝilo (Aliĝo menupunkto). La ekskurskotizoj dependos iom de la nombro de la partoprenantoj, LKK planas ŝpari por vi kaj kunordigi tiujn ekskursojn eltrovante la plej favorprezan vetureblon. Kompreneble la grupoj ricevos esperantlingvan gvidadon. Antaŭvideble neniu ekskurso kostos pli ol 20 eŭrojn.
1. Scharzfeld (apud Herzberg) “Unikornulo-kaverno” – la plej granda malfermita kaverno por la publiko en la okcidenta Harz-montaro. Pli ol nur kaverno:
Informojn en Esperanto kaj aliaj lingvoj vi trovos sur la hejmpaĝo de la kaverno: http://www.einhornhoehle.de (klaku sur la vorto English en la menuo kaj krom Esperanto vi povas legi la tekstojn en la dana, franca, hispana, nederlanda kaj turka). 2. Goslar (monda kulturheredaĵo). Veturante per buso al Braunlage, kaj Bad Harzburg, la ĉefa celo de la ekskurso tra la okcidenta Harz-montaro estas la miljara urbo Goslar, fondita en 1009, nun monda kulturheredaĵo de UNESCO. La urbo floris en la mezepoko kaj renesanco, akiris grandan politikan kaj religian gravecon, kaj danke al siaj minejoj ĝi fariĝis unu el la plej riĉaj urboj de Germanio. Tio speguliĝas en la abundo da historiaj arkitekturaĵoj, plej unue en la centoj da tipaj trabdomoj. Dum la ekskurso ni vizitos ankaŭ unikan minejan muzeon kaj akvobaraĵojn: 3.a Sangerhausen En la plej granda mond-kolekto da rozoj, la Eŭropa Rozoparko de Sangerhausen, miloj da rozoj atendas nin. En granda parko pli ol 8300 kulturitaj kaj sovaĝaj tipoj belas en miriadoj da koloroj – de verdo ĝis nigro – , en formoj de floroj, arboj kaj arbustoj, en popularaj variantoj kaj en raraj minacataj specioj. Ne mirinde, ke milionoj da vizitantoj ĝis nun omaĝis en Sangerhausen la reĝinon de la floroj! 3.b St. Andreasberg mineja muzeo 4. Braunschweig |