Kongresa temo


 86a Germana Esperanto-Kongreso

8a Eŭropa Esperanto-Kongreso

28.05.-03.06.2009 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

Ĉeftemo: Esperanto por multkultura Eŭropo

Je la unua fojo en la historio la Esperanto-movado forlasos sian kutiman kongresejon kaj prezentos sin en la urbo multloke kaj multflanke: ekzemple okazos
 - publika kantado en la urbo kun lokaj infanoj kaj Esperantista kantisto,  
 - kongresanoj partoprenos en la procesio okaze de la tradicia popolfesto,
 - estas planite vizitoj al firmaoj, lernejoj, kluboj.

Atendos vin varia kulturprogramo dum la
 - nacia vespero: multaj artistoj, muzikistoj, dancistoj kaj ankaŭ prezentantoj el 
   la 
loka gimnazio, kiu donos hejmon por nia kongreso. Ankaŭ dum la
 - internacia vespero vi trovos abundan muzik- kaj teatroprogramon.

Dum la kongreso okazos ankaŭ Eŭropa Konferenco organizata de Eŭropa Esperanto-Unio sub la temo:

Signifo de la falo de Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropo

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts